Homgenrismo

Kio estas homgenrismo?

Homgenrismo estas nova genra reformo neŭtrale ŝanĝi la maniero ni parolas Esperanton. La celo estas: Neŭtraligi nian lingvon simple kaj efike, ne ŝanĝi tro multe, kaj uzi jam ekzistajn vortojn kiam eble.

Kial?

Multaj Esperantaj radikoj ne estas genre neŭtralaj. Vortoj kiel "patrino" laŭvorte signifas je "ina patro". Al multaj ne plaĉas tio, kaj homgenrismo deziras korekti tion ĉi.



Pronomoj

Homgenrismo ne deziras aldoni pli da pronomoj, tamen ĝi ja akceptas la pronomon "ri" kiel genroneŭtrala pronomo. "Ĝi" ankaŭ estu akceptebla kiel homa pronomo, sed neniu devas uzi ĝin.


Genro kaj Sekso

La diferenco inter "genro" kaj "sekso" klare estu ke "genro" estas la sento kaj esprimo de homo (krom aĵgenro), kaj sekso estas la biologia klasifiko. Ĝenerale "transseksulo" estu "transgenrulo", "cisseksulo" estu "cisgenrulo", ktp.


-in-, -ip-, kaj -iĉ-

Homgenrismo akceptas je -in-, je -ip-, kaj je -iĉ- kiel sufiksoj en Esperanto. -iĉ- estas por "virgenruloj" (Tiu ĉi vorto nur estas uzata por klarigo). -ip- estas por neduumuloj. Kvankam homgenrismo akceptas je -iĉ-, ĝi ne deziras uzi vortojn kiel "patriĉo" ĉar la radiko ankoraŭ ne estus tute neŭtrala.


-nj-, -pj-, -ĉj-, kaj -j-

Kaj -nj- kaj -ĉj- jam ekzistas en Esperanto (ekzemple Zamĉjo kaj Linjo). -pj- estas kiel -ip- kaj estas por neduumuloj. -j- estas genroneŭtrala.


Familiaj Vortoj (kaj aliaj)

    Gepatro, Patro/Patiĉo, Patrino, Patripo -> Parento, Parentiĉo, Parentino, Parentipo (*)
    Gefilo, Filo/Filiĉo, Filino, Filipo -> Ido, Idiĉo, Idino, Idipo (*)
    Gefrato, Frato/Fratiĉo, Fratino, Fratipo -> Sibo, Sibiĉo, Sibino, Sibipo (*)
    Geavo, Avo/Aviĉo, Avino, Avipo -> Avo, Aviĉo, Avino, Avipo (**)
    Genepo, Nepo/Nepiĉo, Nepino, Nepipo -> Nepo, Nepiĉo, Nevino, Nevipo (**)
    Geonklo, Onklo/Onkliĉo, Onklino, Onklipo -> Zio, Ziiĉo, Ziino, Ziipo (El la italaj vortoj "zio" kaj "zia")
    Kuzo, Kuziĉo, Kuzino, Kuzipo -> Kuzo, Kuziĉo, Kuzino, Kuzipo (***)
    Genevo, Nevo/Neviĉo, Nevino, Nevipo -> Nevo, Neviĉo, Nevino, Nevipo (**)
    Geknabo, Knabo/Knabiĉo, Knabino, Knabipo -> Neno, Neniĉo, Nenino, Nenipo (El la galega vortoj "neno" kaj "nena", la vulgara latina vorto "ninnus", ktp.)
    Amiko, Amikiĉo, Amikino, Amikipo -> Amiko, Amikiĉo, Amikino, Amikipo (***)
    Koramiko, Koramikiĉo, Koramikino, Koramikipo -> Koramiko, Koramikiĉo, Koramikino, Koramikipo (****)
    Geedzo, Edzo/Edziĉo, Edzino, Edzipo -> Edzo, Edziĉo, Edzino, Edzipo (**)

* = Radiko jam ekzistas!
** = Radiko jam ekzistas, sed ĝi estas pli neŭtraligita. Tio ĉi bedaŭrinde povas esti konfuza kaj tial la neŭtrala formo eble estu evitinda.
*** = Ne estas ŝanĝoj!